Sylla
Chaves
Baza
didaktika minimumo
Propono kaj pravigo de 700-morfema listo
Resumo
de magistrigxa laborajxo de Josef Dörr aperis en la unua numero de IPR en
1994 kaj unu jaron poste ankaux en LA LAMPIRO de E-Asocio de San-Pauxlo. La
auxtoro komparas tri ofteco-listojn en Esperanto (tiujn de Blaas, Dietze kaj
Tisxljar) kaj la vortojn prezentitajn en 12 „vaste uzataj lernolibroj” de
12 el niaj „plej gravaj pedagogoj”. Li konkludas, ke inter ili „ne
ekzistas konsento pri la baza vortprovizo de Esperanto cele al instruado”
kaj ke urgxas la ellaboro de iu BAZA DIDAKTIKA MINIMUMO (BDM) por ke nia
internacia lingvo restu kohera kaj unueca.
Mi
reagas pro tri kialoj. Unue, cxar mi estas unu el la analizitaj pedagogoj pere
de mia verko LIBERA EKFLUGO, kaj tiun inkludon mi dankas. Due, cxar mi trovis
en la grava laborajxo de Dörr kelkajn facile korekteblajn malgxustajxojn. Kaj
trie kaj cxefe, cxar miaj antauxaj laboroj pri tiu temo permesas, ke mi nun
proponu 700-morfeman liston, kiu povas farigxi la celata BDM.
Tiu
cxi listo estas la unua el kvin, kiujn mi baldaux aperigos en libreto kun la
nomo BAZA ESPERANTA VORTPROVIZO (BEV). Cxiuj kvin listoj estas 700-morfemaj,
kaj sekvas malkreskantan ordon de graveco, facileco kaj ofteco. Per ili mi
respondas al malnova pledo de K. Kalocsay, kiu iam skribis: „Devas ekzisti
limita vortprovizo, la TRUNKO de la lingvo. Cxiu, kiu volas uzi la lingvon nur
por cxiutagaj bezonoj, devas koni tiun cxi lingvo-trunkon... alie li riskas
miskomprenon.” (Lingvo-Stilo-Formo, 1931, p.51.) Mi opinias, ke senstumbla
parolo, ecx nur por cxiutagaj bezonoj, postulas la 3500 morfemojn, kiujn mi
prezentos kaj pravigos. Jene mi prezentos nur la unuan el tiuj listoj, kaj
tiel mia argumentado povas esti resuma, mallonga kaj malprofunda.
Estas
du tipoj de facile korekteblaj malgxustajxoj en la verko de Dörr: la
nekonsidero de strukturaj morfemoj kaj la kuna analizo de heterogenaj listoj.
Li asertas, ke „la 205 strukturaj morfemoj... apartenas nepre al la baza
didaktika minimumo (BDM)”. Tute ne! Atenta komparo de la Baza Radikaro
Oficiala de la Akademio (A) kun la listoj de la revuo Kontakto (K) kaj de
Tisxljar el Zagrebo (Z) evidentigxas, ke strukturaj morfemoj, kiel FI, -INGO,
MIS-, NENIES kaj PRETER ne apartenas al la sama nepra minimumo de KAJ, -ISTO,
MI, RE-, kaj TIO, multe pli gravaj, facilaj kaj oftaj.
Dörr
analizis kune morfemojn en niveloj elementa, meza kaj supera. LIBERA EKFLUGO,
ekzemple estas tri-nivela legolibro kun tri morfemolistoj. Se la intenco de Dörr
estis labori cele al la farado de iu BDM, li devus esti preninta nur la unuan
(712-morfeman) liston. Li tiel ne trovus „ecx ne-PIV-ajn” vortojn pri
ekster-euxropaj realajxoj. Tiaj vortoj trovigxas en mia supera nivelo. Kaj mia
intenco en tiu nivelo estis gxuste tio, ke la Esperanta vortprovizo akiru
iomete pli da tutmondeco. Tiuj cxi korekteblaj malgxustajxoj ne forprenas la
valoron de la laborajxo de Dörr. Kaj mi sxuldas al li mian emon proponi cxi
tiun BDM, kaj ankaux, konsekvence, pli ampleksan kaj pli gravan BEV, kiu
baldaux aperos.
Evidente
estus tauxge decidi pri Esperanta vort-ofteco surbaze de komputila pritrakto
de almenaux milion-vorta samplo, same kiel faris interesitoj pri la lingvoj
angla kaj germana. Sed niaj revoj kaj planoj devas esti proporciaj al niaj
rimedoj. Kaj ni devas konstati, ke ecx ricxuloj ofte prenas gravajn decidojn
surbaze de malgrandaj samploj, kiam la situacio tion postulas. Ekzemple, pri
aidoso kaj trafik-akcidentoj: oni ne atendis la milionan viktimon por ekzorgi
pri kondomoj, sangotestado kaj segxozonoj.
Konsiderante
la urgxan neceson havi interkonsenton pri BDM, por ke nia lingvo ne diserigxu
en regionajn dialektojn aux skolajn jxargonojn, ni devas nun forgesi la
revatan „samplegon” kaj tuj agi. Tiucele, realisme kaj objektive, mi
prenis la tri plej gravajn ofteco- kaj facileco-listojn nun ekzistantajn en
Esperanto - kiujn mi cxi-supre nomis A, K kaj Z - kaj uzis ilin por mia
laboro.
A
(la BRO de la AKADEMIO) estas mem kunfando de naux aliaj listoj, inter ili tiu
de Blaas, kiun Dörr uzis. El A mi prenis nur la 522 morfemojn el grupoj 1
gxis 4, tio estas, tiuj aperintaj en almenaux ses el la listoj, sur kiuj BRO
bazigxas. K estas la litero de la junulara revuo KONTAKTO, kiu agis laux
KUNDECIDO de pluraj verkistoj. El K mi prenis nur la 520 morfemojn, kiujn ili
konsideris facilegaj. Per Z mi memorigas samtempe ZLATKON Tisxljar kaj lian
ZAGREBAN grupon. Gxi rilatas al magnetofona kaj komputila esploro, el kiu mi
prenas nur la statistike plej fidindan parton: la 454 morfemojn aperintajn
almenaux 7-foje en la magnetofona registrado.
Kombinante
la 552 morfemojn el A kun la 520 el K kaj la 454 el Z oni alvenas al la jeno:
1) 712 morfemoj aperas en almenaux unu el ili kaj 2) 324 morfemoj aperas
samtempe en cxiuj tri. El la 712 mi forprenis 12, kiuj nur aperis pro
tendenco, kiel ekzemple lokoj kaj temoj de la sonbendigoj: FRANKO, STATUTO,
PROTOKOLO kaj aliaj. Kaj al la 324 komunaj morfemoj mi aldonis pliajn 26, kiuj
estas for pro simpla hazardo aux sxangxebla decido, kaj meritas esti tie, kiel
ekzemple -ANTA, -ITA, KURI kaj TIAL.
Rezulte,
mi proponas BDM kun 700 oftaj kaj facilaj morfemoj. Gxia duono konsistas el
350 morfemoj oftegaj kaj facilegaj. En gxi eblas ankaux apartigi 200
morfemojn, kiel prioritatajn. Resume, la konsisto de mia BDM estas la cxi-suba
(substreko: prioritataj 200, minuskloj: aldonaj 376, majuskloj: plej gravaj
324):
|
|
*
strukt.
|
ne-strukt.
|
Totalo
|
Ekzemploj
|
|
1)
Oftegaj
|
prioritataj
|
136
|
64
|
200
|
TIO*
|
PAROLI
|
|
kaj
|
ankaux
en A, K kaj Z
|
8
|
116
|
124
|
NENIAM*
|
ESPERI
|
|
facilegaj
|
aldonaj
|
24
|
2
|
26
|
baldaux*
|
kuri
|
|
2)
Aliaj oftaj kaj facilaj
|
12
|
338
|
350
|
nenie*
|
verda
|
|
|
Totalo
|
180
|
520
|
700
|
|
|
La ok
ekzemploj en tiu tabelo tauxgas por montri la signifon de asterisko,
substreko kaj grandaj kaj malgrandaj literoj en nia listo.